En sia unua kunsido en Rejkjaviko, la 20-an de julio, la Komitato de UEA elektis tri novajn Honorajn Membrojn de UEA. Jen iliaj biografietoj.
ROLAND LINDBLOM (Svedio)
Naskiĝis 1931-01-19. Eklernis Esperanton 16-jara kaj jam post ses monatoj
gvidis kurson. En 1950 li fariĝis prezidanto de la distrikto de Sveda
Esperanto-Federacio en Okcidenta Svedio. En 1958 li kunfondis Svedan
Esperantistan Junularan Unuiĝon kaj iĝis ĝia vicprezidanto. En 1974 li
fariĝis vicestrarano, en 1976 estrarano kaj en 1978 prezidanto de SEF, kiun taskon li plenumis ĝis 1985. Lindblom membriĝis en UEA
en 1953, fariĝis vicdelegito en 1957 kaj delegito en 1970. Komitatano de
UEA li estis 1978-1986, 1992-2001 kaj 2007-2010, estrarano 1983-1986 kaj
kunordiganto de la Elekta Komisiono 1999-2002. Li estis prezidanto de LKK
de la 65-a en Stokholmo 1980 kaj de la 88-a en Gotenburgo 2003. La Alta
Protektanto de la 65-a UK estis la parlamentestro Ingemund Bengtsson, kiun
li persone konis kaj kies apogon al Esperanto li povis utiligi diversokaze.
Lindblom reprezentis UEA en du Unesko-konferencoj en Stokholmo: en 1978 pri
informado kaj en 1998 pri kulturo. En 1998 li reprezentis UEA ĉe
konferenco de ISO en Stokholmo.
BIRUTA ROZENFELDE (Latvio)
Naskiĝis 1933-12-18. La periodon de 1949 ĝis 1956 ŝi pasigis en la
Amura regiono de Sovetio, kien ŝia familio estis deportita. Ŝia
esperantista patro ekinteresis la filinon pri la lingvo. Reveninte
al Latvio en 1956 Rozenfelde studis en la Riga Pedagogia Instituto, kie ŝi
partoprenis ankaŭ Esperanto-kurson kaj tuj ekaktivis en la movado. En 1959
ŝi organizis la unuan Baltian Esperanto-Tendaron (BET) apud Rigo. La
tradicio de BET (nun Baltiaj Esperanto-Tagoj), alterne en la tri baltaj
ŝtatoj, daŭras; en 2014 okazos en Latvio jam la 50-a BET. Rozenfelde
aktive partoprenas en ilia organizado. En 1993 ŝi prelegis kaj koncertis
en Finnlando. Ŝi partoprenis en multaj UK-oj kaj estis komitatano A de UEA
1995-2010. Ekde 1993 ŝi estas fakdelegito pri kulturo. Ŝi estas
vicprezidanto de Latvia Esperanto-Asocio kaj gvidas Esperanto-klubon ĉe la
Latva Societo de Rigo.
HALLGRÍMUR SÆMUNDSSON (Islando)
Naskiĝis 1926-06-19. Sæmundsson esperantistiĝis en 1947. Li membris en
UEA ekde 1948 kaj estis jardekojn la plej agema movadano en
Islando. Li senĉese aktivis por la Rejkjavika Esperanto-societo "Aŭroro" kaj por Islanda Esperanto-Asocio, kaj gvidis kursojn. Dum
multaj jaroj li provlegis la revuon La Tradukisto, por kiu li tradukis
novelojn el Esperanto en la islandan kaj inverse. Li esperantigis la
klasikan islandan infanlibron Blondulo (2007) kaj tradukis el Esperanto en
la islandan la infanlibron La varma rivereto de E. Starovasnik. Li estis
komitatano A de UEA 1980-1986 kaj poste observanto ĝis 2001. Delegito li
estis 1949-1960 kaj ekde 1977. Li estis la ĉefa fondinto de la libroservo
kaj biblioteko de Aŭroro kaj longe prezidanto de Aŭroro kaj de IEA. Li
partoprenis en multaj UK-oj ekde Bournemouth en 1949 ĝis Kopenhago en
2011. Kiel sekretario de LKK de la 62-a UK en Rejkjaviko 1977 li decide
kontribuis al tio, ke tiu UK estis titolita "perlo en la kongresa
koliero". La sorto ne permesis al li vidi la UK-on por la dua fojo en
Islando, ĉar post elĉerpa malsano li forpasis la 22-an de junio.
Interkultura Novelo-Konkurso (INK): 2-a eldono lanĉita kun novaj reguloj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1030 (2022-03-12)
Vortoj: UEA partneras en nova EU-projekto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1014 (2022-02-03)
Informo de la Elekta Komisiono al membroj de UEA: elektoj en 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1013 (2022-01-27)
VERDEN: nova EU-projekto pri daŭripoveco kaj transporto, kunordigata de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 998 (2021-11-25)
Koncerto Nokta ŝoforo: jarfina donaco al membroj de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 997 (2021-11-23)