Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 1014 (2022-02-03)
Vortoj: UEA partneras en nova EU-projekto

UEA partoprenas en unu plia projekto subvenciita de Eŭropa Unio (EU), nome Vortoj, kiu disvolviĝos kadre de la programo Erasmus+ por bazlerneja edukado, akceptita de la slovaka nacia agentejo de Eŭropa Komisiono kun entuta buĝeto de 196 503 EUR. Vortoj estas elpensita kaj kunordigata de E@I, kaj UEA estas unu el la partneroj. Ĝia ĉefa celo estas disponigo de interaga komputila ludo por lingvolernado en noviga maniero. Sukcese testita beta-versio, originale en Esperanto kaj bazo por la subvencipeto, jam estis prezentita dum kelkaj eventoj, inter ili la 75-a Internacia Junulara Kongreso en Liptovský Hrádok, Slovakio, de 2019.

La ludo kombinas uzon de ludtapiŝo kaj projekciadon de vortoj. Per paŝoj aŭ saltoj sur la tapiŝo ludantoj devas trafe elekti inter moviĝantaj vortoj laŭ la diversaj proponitaj defioj. Laŭ la prezento de la ludo “Vortoj estas komputila ludo de reflekso, lingvoj kaj mojoseco! Per Vortoj oni praktikos lingvojn kaj plicertiĝos pri literumado de vortoj, amuziĝante dum kursoj kun amikoj kaj kolegoj”. Ĉar Vortoj uzas la danctapiŝon de la fama ludo Dance Dance Revolution (DRR, “Danco-Danco-Revolucio”) kaj devigas ludantojn paŝadi kaj saltadi, ĝi estas vigliga kaj oportuna por la korpa sano de infanoj kaj junuloj, kiuj samtempe povas praktiki lingvojn per rekono kaj elekto de ĝustaj vortoj. Per projekciado la ludo aperigas surekrane aŭ surmure moviĝantajn vortojn kaj ludanto devas fari konkretan movon sur la danctapiŝo por elekti vortojn depende de ilia ĝusteco. Aldone la ludo ankaŭ estis elpensita por aktiva uzo fare de instruistoj, ebligante al ili propran vortredaktadon kaj kreon de novaj defioj laŭ iliaj specifaj bezonoj. Por funkciigi la ludon sufiĉas havi ludtapiŝon kable konektitan al komputilo (kaj projekciilon, se oni deziras projekcii surmuren). Ĉiuj tiuj trajtoj faras el Vortoj ludon unikan kaj speciale taŭgan por kursoj, lernejoj kaj eventoj.

Kiel EU-projekto Vortoj daŭras du jarojn: de la 1-a de januaro 2022 ĝis la 31-a de decembro 2023. Dum tiu tempo la partneroj devos plenumi diversajn taskojn, i.a. funkciigon de la ludo en 11 lingvoj. La partneroj estas: E@I (el Nová Dubnica, SK), UEA (el Roterdamo, NL), Kultura Esperanto-Asocio (KEA, el Budapeŝto, HU), INALCO (el Parizo, FR) kaj Privata Lernejo Nová Dubnica (el Nová Dubnica, SK). Tri el la kvin partneroj estas Esperanto-organizaĵoj. UEA aparte kunlaboros pri tradukado, testado, programado kaj fine pri la diskonigo de la ludo. La projekta retejo estas www.vortoj.net (nuntempe nur en la slovaka; plurlingva versio prepariĝas).

Kiel informas Peter Baláž, kunordiganto de E@I, “Vortoj estos tre taŭga ilo por neformala edukado kaj ni esperas, ke ĝi ankaŭ trovos sian vojon en la formala eduk-sistemo de diversaj landoj, uzota de instruistoj dum lingvo-lecionoj. Mi povas bone imagi ĝin kiel finan aktivecon de lecionoj, kiam lernantoj jam estas relative lacaj, malpli bone atentas kaj bezonas ĝuste tian energi-injekton. Estas nia plano ĝin prezenti ankaŭ al esperantistoj: esperinde jam dum la ĉi-jara Universala Kongreso en Montrealo! Ni esperas, ke baldaŭ multaj uzos ĝin, amuziĝos kaj praktikos sian vortostokon.”

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: ttt.uea.org/gk/1014a1

El Gazetaraj Komunikoj

Partoprenu en Duolingo-kunvenoj: nova agado de UEA kaj TEJO
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1065 (2022-09-05)

Nova Estraro de UEA (2022-2025): estraraj fakoj dividitaj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1060 (2022-08-21)

Koncerto "Nova Sento" dum la UK 2022: malferma al la publiko kaj vive elsendota
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1054 (2022-08-09)

Komenciĝis la UK en Montrealo kun nova Estraro kaj parte hibrida programo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1052 (2022-08-07)

Novaĵoj: cifereca Kongresa Libro de la 107-a UK kaj kongresa apo disponeblas
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1048 (2022-07-18)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022