Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 1053 (2022-08-08)
Rezulto de la Belartaj Konkursoj 2022

Estis aljuĝitaj la agnoskoj (premioj kaj honoraj mencioj) de la 73-a eldono de la Belartaj Konkursoj de UEA (BK). Gvidis la ceremonion en la 107-a Universala Kongreso de Esperanto la vicprezidanto de UEA, Fernando Maia Jr., kun subteno de la eks-estrarano Sara Spanò. Konceptis la ceremonion la sekretario kaj prezidanto de la BK, respektive Miguel Gutiérrez Adúriz kaj Miguel Fernández. Al la grundo de la 73-a eldono de la BK estis semitaj entute 173 verkaĵoj. La rikoltitaj agnoskoj estis:

BRANĈO POEZIO | Juĝkomisiono: Krys Williams, István Ertl, Mao Zifu | Partoprenis 53 verkoj de 24 aŭtoroj el 17 landoj [7 el Azio, 3 el Afriko, 12 el Ameriko, 31 el Eŭropo]

La unua premio estas nealjuĝita.

La dua premio estas aljuĝita al “Reĝino-nokt” de Evgenij Georgiev el Kazaĥio.

La tria premio estas aljuĝita al “Mi ŝatus vidi…” de Benoît Philippe el Germanio.

Honora mencio estas aljuĝita al “La lampiro” de Sylvain Barrier el Francio.

Honora mencio estas aljuĝita al “Cimbalaro” de Evgenij Georgiev el Kazaĥio.

BRANĈO PROZO | Juĝkomisiono: Tim Westover,Trevor Steele, Miguel Fernández | Partoprenis 38 verkoj de 22 aŭtoroj el 16 landoj [1 el Afriko, 4 el Azio, 10 el Ameriko, 23 el Eŭropo]

La unua premio estas aljuĝita al “Rekviemo” de Sara Spanò el Germanio.

La dua premio estas aljuĝita al “La pentraĵo” de Jorge Rafael Nogueras el Usono.

La tria premio estas aljuĝita al “Speguloj” de Sara Spanò el Germanio.

Honora mencio estas aljuĝita al “Strato Memoro” de Tobiasz Kubisiowski el Pollando.

BRANĈO MIKRONOVELO | Juĝkomisiono: Tim Westover, Trevor Steele, Miguel Fernández | Partoprenis 54 verkoj de 25 aŭtoroj el 16 landoj [1 el Afriko, 10 el Azio, 9 el Ameriko, 34 el Eŭropo]

La unua premio – premio Paula Adúriz – estas aljuĝita al “La nigra truo” de Emanuele Bovio Regano el Italio.

La dua premio estas aljuĝita al “La bela kaj la bestio” de Francisco Javier Moleón el Hispanio.

La tria premio estas aljuĝita al “Kiu ĉeas?”” de Pascal Vilain el Francio.

Honora mencio estas aljuĝita al “Laŭmorale” de Christian Rivière el Francio.

BRANĈO TEATRAĴO | Juĝkomisiono: Giuliano Turone, Saša Pilipović, Georgo Handzlik | Patroprenis 4 verkoj de 4 aŭtoroj el 3 lando [2 el Ameriko, 2 el Eŭropo].

La unua premio estas nealjuĝita.

La dua premio estas nealjuĝita.

La tria premio estas aljuĝita al “La bakisto kaj la profeto” de Raffaele Del Re el Italio.

SUBBRANĈO MONOLOGO AŬ SKEĈO | Juĝkomisiono: Giuliano Turone, Saša Pilipović, Georgo Handzlik | Patroprenis 9 verkoj de 6 aŭtoroj el 6 landoj [4 el Azio, 1 el Ameriko, 4 el Eŭropo]

La unua premio – premio María Cuevas – estas ne aljuĝita.

La dua premio estas nealjuĝita.

La tria premio estas aljuĝita al “La Sekvanta” de Amir Naor el Israelo.

Honora mencio estas aljuĝita al “Kurtfilmo” de Ewa Grochowska el Francio.

Honora mencio estas aljuĝita al “Helpoferto” de Stela Besenyei-Merger el Hungario.

Honora mencio estas aljuĝita al “Enkonduko al 'La Krizolo'” de Brandon Sowers el Usono.

INFANLIBRO DE LA JARO | Juĝkomisiono: Ricardo Albert Reyna, Jang Jeong-Ryeol, Martin Markarian | Partoprenis 7 infanlibroj de 6 eldonejoj el 6 landoj [ĉiuj el Eŭropo]

La premio “Infanlibro de la jaro” estas aljuĝita al la Eldonejo Esperanto-Asocio de Britio, pro la verko “La domo ĉe Pu-Angulo” de A.A. Milne.

BRANĈO ESEO | Juĝkomisiono: Gotoo Hitoshi, Antonio Valén, Giridhar Rao | Partoprenis 4 verkoj de 3 aŭtoroj el 3 landoj [2 el Azio, 2 el Eŭropo]

La unua premio - premio Luigi Minnaja - estas ne aljuĝita.

La dua premio estas ne aljuĝita.

La tria premio estas aljuĝita al “La fundamentaj leĝoj de esperantista stulteco” de Federico Gobbo el Nederlando.

BRANĈO KANTOTEKSTO | Juĝkomisiono: Ĵak Le Puil, Ankie van der Meer, Flavio Fonseca | Partoprenis 4 verkoj de 3 aŭtoroj el 3 landoj [4 el Eŭropo]

La unua premio estas aljuĝita en egaleco al la Verkoj: “Ne foriru” de Ewa Grochowska el Francio, kaj al “Menestrelo” de Nikolaj Nechajev el Rusio.

La dua premio estas aljuĝita al “Kiel la Tero belas” de Ewa Grochowska el Francio.

La tria premio estas aljuĝita al “De kie vi estas?” de Federico Gobbo el Nederlando.


Miguel Fernández legas la liston de premiitaj verkoj kaj aŭtoroj en 2022: https://youtu.be/sALpS16S-Ck. UEA gratulas al ĉiuj agnoskitoj kaj kuraĝigas ĉiujn partopreni en la 74-a eldono de la BK kaj en la aliaj artkonkursoj ligitaj al Esperanto. Ĉiuj ankaŭ estas kuraĝigataj legi la aŭtorojn, ekz-e en la Belartaj Rikoltoj aŭ en aliaj eldonaĵoj: https://katalogo.uea.org.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: ttt.uea.org/gk/1053a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022