Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 1046 (2022-07-07)
La 44-a Esperantologia Konferenco kaj la 70-jariĝo de CED en Montrealo

La Centro por Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED), institucio de UEA, estis fondita de Ivo Lapenna en 1952. La Esperantologia Konferenco (EK), organizata de CED kaj unuafoje okazigita en 1978, estas grava programero de la Universala Kongreso de Esperanto (UK). Dum tiuj 7 jardekoj, dekoj da esploristoj estis subvenciataj de CED kaj pluraj aliaj kontribuis al la konferencoj kaj publikaĵoj. Tamen, kio ŝanĝiĝis en Esperantologio kaj Interlingvistiko intertempe? Kiaj estis la teoriaj kaj analizaj kontribuoj de Esperantologio al Lingvistiko kaj aliaj studkampoj?

La 44-a EK, okazonta en 2022 en la Universitato de Kebekio en Montrealo (UQAM), kadre de la 107-a UK, elstarigos la 70-jariĝon de CED per la temo CED 70-Jara: Bilanco pri la Kontribuoj de Esperantologio al Sociaj, Politikaj kaj Lingvistikaj Fakdebatoj”. La 44-a EK okazos ĵaŭdon, la 11-an de aŭgusto, la tutan tagon, de la 9h00 ĝis la 18h00 EDT (UTC-4). Ĉeforganizas ĝin d-roj Guilherme Fians (Universitato Saint Andrews, Skotlando) kaj Mark Fettes (Universitato Simon Fraser, Kanado). La organizantoj bonvenigas al ĉiuj ĉeesti la prelegojn kaj partopreni la publikan debaton. Aldone al la EK ankaŭ okazos publika kunsido de CED, vendredon, la 12-an de aŭgusto.

La konferenco okazos en tri partoj:

(1) festsesio honore al la 70-jariĝo de CED;

(2) du sesioj pri prelegoj kaj referaĵoj;

(3) publika debato/ronda tablo, malferma al ĉiuj, pri la akcepto (aŭ malakcepto) de Esperanto kiel studobjekto de la sciencoj.

Inter la prelegantoj estas Sabine Fiedler, Grant Goodall, Jonathan Pool, Gabriel Labrie, Davide Astori, Christer Oscar Kiselman, Bernhard Tuider kaj Pascal Dubourg-Glatigny. Ĉiuj prelegoj kaj biografioj legeblas ĉe la paĝo de CED, Interlingvistiko.net.

Ĉiuj partoprenantoj de la 107-a UK rajtas ĉeesti. Por pliaj informoj, la ĉeforganizantoj kontakteblas retpoŝte ĉe gmf7[ĉe]st-andrews.ac.uk kaj mtfettes[ĉe]sfu.ca. Ĉiuj bonvenas aboni la konton de CED ĉe Twitter: @CED_Interling.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: ttt.uea.org/gk/1046a1

El Gazetaraj Komunikoj

12 diplomoj pri Elstara Agado aljuĝitaj en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1058 (2022-08-16)

Deklaro de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo, Kanado
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1057 (2022-08-15)

Komenciĝis la UK en Montrealo kun nova Estraro kaj parte hibrida programo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1052 (2022-08-07)

Partoprenu UK-on: alvoko por volontuloj en Montrealo, 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1042 (2022-06-13)

La Dua Bulteno de la 107-a UK, Montrealo, haveblas rete
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1034 (2022-04-20)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022