Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 1032 (2022-03-30)
KER-ekzamenoj: UEA enketas pri reta ekzameniĝo kaj la Akademio de Esperanto oficiale partneriĝas

Fine de 2021 UEA anoncis la enkondukon de nova organiza strukturo por siaj ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER-ekzamenoj). Inter la novaĵoj estis la lanĉo de la nivelo C2, la eblo ankaŭ rete trapasi ekzamenon, la redukto de la ekzamenkotizoj kaj la ektraktoj kun la Akademio de Esperanto (AdE) por agnosko kaj funkciigo de la KER-ekzamensistemo de UEA (inkluzive de la reta ekzameniĝo): uea.org/gk/1001.

Post debatoj pri la temo, la 25-an de marto 2022 la 45 akademianoj per granda plimulto aprobis la oficialigon de tiucela partnereco inter UEA kaj AdE. Tio signifas, ke la C2-nivela KER-ekzameno, organizata la unuan fojon dum la 107-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Montrealo (6-13 aŭgusto) jam havos la agnoskon de la Akademio. Aliĝoj al la UK, kun rabato ĝis la 31-a de marto, eblas ĉe uea.org/kongresoj/alighilo.

Aldone al la sesio en la UK, UEA enketas pri interesiĝo de esperantistoj trapasi la KER-ekzamenojn jam rete en junio-julio 2022: ni petas ĉiujn, kiuj interesiĝas pri reta ekzameniĝo je niveloj B1, B2 kaj C1 plenigi la enketilon ĉe mallonge.net/RetaKER. Krom la sesio dum la UK kaj la reta sesio en junio-julio, estis anoncitaj ankaŭ la planoj okazigi la tradician Tutmondan Ekzamentagon fine de novembro 2022, do kun ĉeestaj sesioj dise en la mondo por ĉiuj niveloj: edukado.net/novajhoj?id=869.

La KER-ekzamenoj de UEA okazas kunlabore kun Edukado.net kaj sekvas la kriteriojn de la Asocio de Lingvo-Testantoj en Eŭropo (ALTE), ĉe kiu UEA estas aligita membro. Por UEA la ĵus aprobita oficiala partnereco kun AdE ne nur donas al la KER-ekzamenoj unikan prestiĝon, sed juste reliefigas la rolon de la Akademio en la historio de la KER-ekzamenoj, por kies starigo pluraj akademianoj aktive kontribuis.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: ttt.uea.org/gk/1032a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022