Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 776 (2019-01-15)
Alvoko por la 42-a Esperantologia Konferenco en Lahtio

La organizantoj alvokas ĉiujn fakulojn, sciencistojn kaj aliajn kongresanojn al partopreno en la Esperantologia Konferenco 2019, okazonta en Lahtio, Finnlando, kadre de la 104-a Universala Kongreso de Esperanto, sub la aŭspicio de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED).

La ĉi-jara aranĝo pritraktos du specialajn temojn:

  • la interlingvistikan aliron al piĝinoj kaj kreoloj, fenomenoj ĉiam interesaj al esperantologoj. (La temon proponis d-ro Bengt-Arne Wickström).
  • la indiĝenajn lingvojn: nuntempo kaj estonteco, okaze de la deklaro de Unuiĝintaj Nacioj por 2019: Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj.

La konferenco okazos en du partoj: dum la unua ni aŭskultos prelegojn de fakuloj pri la konferencaj specialaj temoj. En la dua parto la partoprenantoj denove havos la ŝancon prezenti siajn laborojn pri plej diversaj kampoj de esperantologio. La kontribuoj de tiu parto povos esti prezentitaj ĉu parole, ĉu per afiŝoj.

Ni invitas ĉiujn fakulojn, aparte junulojn kaj unuafojajn partoprenantojn, sendi proponojn, speciale pri la prezentoj per afiŝoj, kiel eble plej baldaŭ al ek@.spamaĵo?kulturo.net. La limdato por la proponoj estas la 30-a de aprilo 2019.

Orlando E. Raola
Organizanto de EK 2019

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: ttt.uea.org/gk/776a1

El Gazetaraj Komunikoj

Alvoko: kontribuu al la programo de la 3-a Virtuala Kongreso de Esperanto + Retoso
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1074 (2022-11-02)

Alvoko por la Oratora Konkurso kadre de la 3-a Virtuala Kongreso
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1073 (2022-10-28)

Alvoko al partopreno en la 74-a okazigo de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2023
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1063 (2022-08-30)

Faka Forumo dum la UK 2022: alvoko al Fakaj Asocioj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1050 (2022-07-29)

La 44-a Esperantologia Konferenco kaj la 70-jariĝo de CED en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1046 (2022-07-07)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022