Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 571 (2015-02-25)
UEA serĉas novan Ĝeneralan Direktoron

Pro baldaŭa emeritiĝo de la nuna ofichavanto, kandidatoj estas serĉataj por la posteno de

Ĝenerala Direktoro de UEA

kun enkonduka spertiĝperiodo ekde la 1-a de januaro 2016.

La Ĝenerala Direktoro (ĜD) estas la ĉefa oficisto de UEA, kiu laŭ la Statuto respondecas al la Estraro pri la detala mastrumado kaj kontrolado de la aferoj de la Asocio. La ĜD kunlaboras kun la Estraro kaj aliaj ofichavantoj por realigi la mision kaj vizion de UEA, responde al la aspiroj kaj bezonoj de ĝia membraro, en la kadro de la Strategia Laborplano. Interalie, la ĜD, kunlabore kun la Estraro, gvidas la movadan kaj ekstermovadan politikon de UEA, zorgas pri la financa evoluigo de la Asocio, kaj kreas sistemojn kaj etoson por efika kaj harmonia teama laboro en la Oficejo kaj la gvidorganoj.

Inter la nepraj kvalifikoj por tiu posteno estas baza universitata diplomo; tre bona skriba kaj parola Esperanto (KER C1), kun iu grado de klereco pri la historio kaj kulturo de Esperanto kaj pri UEA; almenaŭ skriba rego de la angla; kaj laŭeble bona rego de aliaj lingvoj. Kandidatoj devus havi plurjaran sperton en respondeca posteno en regiona, nacinivela aŭ internacia asocio aŭ firmao, kaj almenaŭ bazajn konojn pri oficeja mastrumado, planado kaj komunikado. Tre dezirindaj estas pruvitaj konoj kaj kapabloj pri: membro- kaj donacvarbado; gvidado de volontuloj; kunlaboro kun volontulaj teamoj kaj estraroj; interkultura komunikado; kaj la gvidado de internaciaj neregistaraj organizaĵoj. Aktiva organiza sperto en la movado estas dezirinda.

Plena priskribo de la respondecoj, dezirindaj kvalitoj kaj bezonataj kvalifikoj ĉe la posteno estas trovebla en la retejo de UEA. Por kandidatiĝi, sendu leteron kaj kompletan vivresumon retpoŝte (dungodir@.spamaĵo?co.uea.org) poŝte al la Centra Oficejo de UEA por alveni ĝis la 31-a de majo 2015. La plej kvalifikitaj kandidatoj estos invititaj al intervjuo kun estrara komisiono en Lillo, Francio, en la du tagoj antaŭ la komenco de la 100-a Universala Kongreso. Se necesas pliaj klarigoj pri la posteno, bv. kontakti retpoŝte (mtfettes@.spamaĵo?sfu.ca) la Prezidanton de UEA, d-ron Mark Fettes.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: ttt.uea.org/gk/571a1

El Gazetaraj Komunikoj

Ĉu vi serĉas laboron? Ĉu vi pretas helpi al UEA?
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1044 (2022-07-03)

Ekzamenoj de UEA laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) eniras novan fazon
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1001 (2021-12-14)

Partoprenu la oktobran viki-konkurson pri Ameriko kaj malkovru Vikivojaĝon, la novan fraton de Vikipedio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 989 (2021-10-16)

Kontakto havas novan redaktoron
Gazetaraj Komunikoj n-ro 968 (2021-07-23)

TEJO serĉas novan redaktoron por la revuo Kontakto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 954 (2021-05-21)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022