Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 478 (2012-11-12)
UEA invitas prelegi en la Rejkjavika IKU-sesio

Dum la 98-a UK en Rejkjaviko okazos la 64-a sesio de Internacia Kongresa Universitato . UEA invitas universitatajn profesorojn, docentojn kaj personojn kun simila kvalifiko sendi proponojn de prelegoj al la sekretario de IKU, prof. Amri Wandel, PK 767, IL-71799 Makabim, Modiin, Israelo; rete <amri@.spamaĵo?huji.ac.il>, ĝis 2013-01-31.

Lige kun IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) kunlabore kun UEA. Proponantoj de IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kies unua prelego estos parto de IKU, kaj kiu aldone havos du daŭrigajn prelegojn. Oni bv. indiki, ĉu la IKU-propono estu konsiderata ankaŭ kiel AIS-kurso.

La prelegoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj taŭgaj por klera publiko. Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la proponanto (kune ne pli ol unu paĝo).

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: ttt.uea.org/gk/478a2

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas proponojn prelegi en IKU 2023 en Torino
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1072 (2022-10-24)

Invitu ĝis la 15-a de septembro KER-sesion kadre de la 10-a Tutmonda Ekzamentago
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1064 (2022-09-03)

Aliĝu al la KER-ekzamena sesio de la 107-a UK, Montrealo: la nivelo C2 premieriĝos
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1029 (2022-03-08)

UEA invitas prelegi en la 75-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 983 (2021-09-23)

Invito al ILEI-simpozio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 973 (2021-08-12)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022