Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 476 (2012-10-20)
Humphrey Tonkin en la 37-a Malferma Tago

La 37-a Malferma Tago de la Centra Oficejo sabaton, la 24-an de novembro, estos unu el la lastaj aranĝoj de la ĉi-jara festado de la 125-jariĝo de Esperanto. La ĉefpreleganto estos prof. Humphrey Tonkin, kiu parolos pri la temo 125 jaroj: Esperanto tiam kaj nun. Krome li traktos, sub la temo Traduko kaj originalo en la Esperanto-literaturo, la nocion ke Esperanto-literaturo estas en si mem tradukita literaturo -- en la senco, ke ĉiu literatura verko en Esperanto estas iasence manifestiĝo de la kultura kaj lingva fono de la verkinto.

En la programo estos ankaŭ aliaj prelegoj, libroprezentoj kaj filmoj. Aldone al specialaj ofertoj la vizitantoj povos profiti de ĝenerala sesona rabato en la libroservo , butikumi en la bazaro de eperantaĵoj kaj gajni premiojn en senpaga loterio. Kafo kaj teo, ankaŭ senpagaj, estos varmaj la tutan tagon. La programo daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: ttt.uea.org/gk/476a1

El Gazetaraj Komunikoj

La 53-a Malferma Tago okazos virtuale la 17-an de aprilo partnere kun Vinilkosmo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 944 (2021-04-13)

Humphrey Tonkin: Honora Prezidanto de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 897 (2020-08-08)

La 52-a Malferma Tago okazos virtuale kun koncerto de Kjara
Gazetaraj Komunikoj n-ro 866 (2020-04-24)

Virtualaj eventoj anstataŭ la Malferma Tago kaj la UK en 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 864 (2020-04-18)

Malferma Tago la 30-a novembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 824 (2019-09-12)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022