Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 479 (2012-11-16)
Forpasis Richard Hirsch

Kiel oni nur lastatempe eksciis, jam la 17-an de majo forpasis la germana esperantisto Richard Hirsch, Honora Membro de UEA ekde 1993.

Hirsch lernis Esperanton en 1948 kaj membriĝis en UEA en 1952. De 1953 ĝis 2011 li estis delegito kaj fakdelegito pri filatelo kaj SOS-aŭtoservo. Ekde 1973, kiam li fariĝis ĝenerala sekretario de Germana Esperanto-Asocio, lia nomo sinonimis kun preskaŭ ĉiu administra kaj organiza laboro en GEA pli ol dudek jarojn. Li estis komitatano A de UEA de 1973 ĝis 1989 por GEA kaj de 1996 ĝis 2004 por Esperanto-Ligo Filatelista/Amika Rondo de Esperantaĵ-kolektantoj. Li administris la Delegitan Reton de 1977 ĝis 1989. En tiu periodo li ankaŭ prizorgis Societon Zamenhof kaj Fondaĵon Canuto. Hirsch estis peranto de UEA de 1973 ĝis 1998, dum samtempe lia edzino Elisabeth, forpasinta antaŭ kelkaj jaroj, estis la ĉefdelegito. Kiel fervora filatelisto-kolektanto Hirsch kompilis "Katalogo de la Esperanto-filatelio" (1990) pri poŝtmarkoj, stampoj, glumarkoj k.a. esperantaĵoj.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: ttt.uea.org/gk/479a2

El Gazetaraj Komunikoj

Forpasis Claude Nourmont (1945-2022)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1024 (2022-02-28)

Forpasis NANOVFSZKY György (1942-2021)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 975 (2021-08-14)

Forpasis Vilmos Benczik, Honora Membro de UEA (1945-2021)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 932 (2021-02-28)

Forpasis Zlatko TIŠLJAR, Pajo (1945-2020)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 905 (2020-09-09)

Forpasis William R. Harmon (1927-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 838 (2019-12-23)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022