Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 484 (2012-12-10)
Forpasis Dao Anh Kha (1923-2012)

La eminenta vjetnama esperantisto Dao Anh Kha forpasis la 6-an de decembro en Hanojo. Li naskiĝis en la Zamenhof-tago, la 15-an de decembro 1923, kaj esperantistiĝis en 1947. En 1956 li estis kunfondinto de Vjetnama Pacdefenda Esperantista Asocio, kies ĝenerala sekretario li estis ĝis 1990. En 1995 VPEA ŝanĝis sian nomon al Vjetnama Esperanto-Asocio kaj elektis lin honora prezidanto. Ekde 1999 li funkciis ankaŭ kiel konsilanto de VEA pri trejnado de junaj aktivuloj. Laŭ lia iniciato la 2-a Azia Kongreso de Esperanto okazis en Hanojo en 1999.

Ekde 1956 Dao Anh Kha gvidis centojn da ĉiugradaj Esperanto-kursoj. Li estis redaktoro de la bulteno Informado el Vjetnamio de 1956 ĝis 1975. En 1957 aperis la duvoluma Memlernolibro de Esperanto, verkita de li kun Nguyen Hai Trung. Li estis fekunda tradukisto el kaj al la vjetnama lingvo. Inter liaj esperantigoj elstaras Elektitaj poemoj de To Huu (1962), elektitaj pecoj el Uc Trai kaj Quoc Am Poemaroj de Nguyen Trai (1962), kaj Tagkajero en prizono (1964) kaj Versaĵoj kaj prozo (1980) de Ho Chi Minh. Al la vjetnama li tradukis i.a. verkojn de Ŝekspiro, kaj lia traduko de Hamleto estis plurfoje reeldonita. Li verkis poezion ankaŭ originale en Esperanto, kaj artikolojn kaj eseojn pri literaturaj kaj movadaj temoj. Ekde 1999 li estis ĉefredaktoro de la kolektiva verko Vortaro de komparaj proverboj vjetnama-angla-franca-Esperanto.

En 2001 Dao Anh Kha estis elektita kiel Honora Membro de UEA kaj en 2004 li fariĝis membro de la Akademio de Esperanto.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: ttt.uea.org/gk/484a3

El Gazetaraj Komunikoj

Forpasis Claude Nourmont (1945-2022)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1024 (2022-02-28)

Forpasis NANOVFSZKY György (1942-2021)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 975 (2021-08-14)

Forpasis Vilmos Benczik, Honora Membro de UEA (1945-2021)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 932 (2021-02-28)

Forpasis Zlatko TIŠLJAR, Pajo (1945-2020)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 905 (2020-09-09)

Forpasis William R. Harmon (1927-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 838 (2019-12-23)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022