Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 477 (2012-11-01)
Buller en Kubo -- solidareco pro Sandy

La Ĝenerala Direktoro de UEA Osmo Buller restadis en Havano de la 21-a ĝis la 28-a de oktobro. Krom esperantistoj li renkontis la vicministron pri kulturo Fernando Rojas kaj prelegis ĉe la Kuba Asocio por Unuiĝintaj Nacioj. Propran tuŝon al la vizito donis la uragano Sandy, kvankam ĝi furiozis en la orienta parto de la lando kaj lasis Havanon en sia periferio.

La renkontiĝon kun vicministro Rojas partoprenis ankaŭ Alberto Calienes kaj Alberto Pineda, resp. prezidanto kaj estrarano de Kuba Esperanto-Asocio. Buller dankis al Rojas pro ties granda persona kontribuo al la sukceso de la 95-a Universala Kongreso en Havano en 2010. Rojas estis ĝia Alta Protektanto kaj aktive sekvis kaj apogis ĝiajn preparojn jam ekde 2008, kiam li unuafoje renkontis direktoron Buller. Oni traktis kelkajn komunajn planojn de UEA kaj KEA, al kies antaŭenigo la vicministro promesis sian helpon. Rojas estis aparte kontenta aŭdi, ke la 95-a UK forte stimulis la kuban movadon. Nun KEA havas membrojn en ĉiu provinco, kaj multaj talentaj kaj entuziasmaj gejunuloj aperis en ĝiaj vicoj.

La 23-an de oktobro, antaŭtage de la Tago de Unuiĝin- taj Nacioj, Buller pre- legis en la sidejo de la Kuba Asocio por UN pri la historio kaj nuna stato de Esperanto. La aranĝo estis dediĉita al la 125-jariĝo de Esperanto kaj enkondukis ĝin la vicdirektoro de la Asocio, ambasadoro Aramís Fuente Hernández. Lia kono de la historio de Esperanto ne plu surprizis Buller, kiu jam antaŭe havis kun li longan konversacion. Inter kvardeko da aŭskultantoj estis Pham Thanh Nghe (ataŝeo de la vjetnama ambasado), Ana María Díaz Canals (direktorino de la Fremdlingva Eldonejo José Martí), ĵurnalistoj kaj reprezentantoj de kulturaj kaj edukaj instancoj k.a. organizaĵoj. Ĉeestis ankaŭ estraranino de UEA Maritza Gutiérrez.

La aranĝo ĉe la Asocio por UN ricevis vastan reeĥon en la gazetaro, radio kaj televido. La Kuba Nacia Televido dediĉis al ĝi preskaŭ kvaronhoran programeron. Krome, jam antaŭ la alveno de Buller la agentejo Prensa Latina amplekse informis pri la vizito.

En la sidejo de KEA okazis du vesperaj festoj, la 23-an kaj la 27-an de oktobro, kun resp. kvindeko kaj trideko da partoprenantoj, kiuj venis ankaŭ el pluraj provincoj. En ili tre bone montriĝis la amo de kubanoj al arto kaj kulturo, ĉar multaj el la ĉeestantoj kantis, muzikis aŭ prezentis poemojn aŭ rakontojn en ambaŭ vesperoj.

Meze de la restado de Buller la lando estis atakita de la uragano Sandy, kiu faris grandegan detruon en la orienta parto de Kubo. La estraro de KEA tuj ekinventaris la damaĝojn al esperantistoj kaj okazigis krizkunvenon kun Buller por plani la helpagadon. Inter siaj unuaj agoj KEA komencis monkolektadon inter siaj membroj. Krome, Buller transdonis al KEA 500 eŭrojn kiel subtenon de la Konto Espero de UEA por la esperantistaj viktimoj.

Fotoj pri la vizito:
Amika festado en Havano
Esperanto 125 ĉe la Kuba UN-Asocio


Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: ttt.uea.org/gk/477a1

El Gazetaraj Komunikoj

Alvoko de UEA por solidareco al esperantistoj en Uvira, D. R. Kongo, per Espero
Gazetaraj Komunikoj n-ro 874 (2020-05-18)

Buller kaj Magalhães vizitis Hanojon prepare por UK 2012
Gazetaraj Komunikoj n-ro 395 (2010-09-12)

Libroj por Kubo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 380 (2010-05-22)

Buller: Mi eksentas elektan etoson
Gazetaraj Komunikoj n-ro 368 (2010-03-01)

Clay Magalhães vizitis Kubon prepare por UK
Gazetaraj Komunikoj n-ro 339 (2009-09-15)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022