Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 476 (2012-10-20)
Belartaj Konkursoj de UEA en 2013 alvokas partopreni

La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas partoprenantojn por la 64-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 98-a Universala Kongreso en Rejkjaviko. Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK, nek al membreco en UEA. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, escepte de la branĉo infanlibroj. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo. Validas krome la jenaj kondiĉoj:

Poezio: maksimuma longo ne fiksita.
Prozo: maksimuma longo 200 x 65 karaktroj (kvino da paĝoj).
Teatraĵoj: maksimuma longo ne fiksita.
Eseo: teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo, proksimuma longo 400
x 65 karaktroj (deko da paĝoj); la unua premio nomiĝas ‘Luigi Minnaja’.
Infanlibro de la Jaro: originala aŭ tradukita libro por infanoj presforme
aperinta en 2012. Unu premio.

Ĉiujn konkursaĵojn en la Branĉoj Poezio, Prozo, Teatraĵo kaj Eseo oni devas sendi en unu papera ekzemplero al: Belartaj Konkursoj de UEA, ĉe Michela Lipari, viale Giulio Cesare 223, IT-00192 Roma, Italio, aŭ prefere en elektronika formo al la adreso: michela.lipari@.spamaĵo?tiscali.it, indikante la elektitan pseŭdonimon por gardi la anonimecon de la aŭtoro. La absoluta limdato por ricevo de konkursaĵoj estas la 31-a de marto 2013.

Por la Branĉo Infanlibro oni devas sendi kvar ekzemplerojn de la koncerna libro al la ĉi-supra adreso de s-ino Lipari, sekretario de la Belartaj Konkursoj.

Premioj: unua premio 250 eŭroj, dua premio 175 eŭroj, tria premio 100 eŭroj; nova talento 175 eŭroj; infanlibro de la jaro 525 eŭroj.

Laŭ decido de la Komitato de UEA la Belartaj Konkursoj ne plu havas la branĉojn pri filmoj kaj kantoj. Anstataŭe okazos festivalo de filmoj kaj festivalo de kantoj en gravaj estontaj aranĝoj de UEA/TEJO.

Detala regularo haveblas ĉe UEA, kaj legeblas ankaŭ en la retejo de UEA.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: ttt.uea.org/gk/476a3

El Gazetaraj Komunikoj

Riĉa scienca programo dum la Virtuala Kongreso, Scienca Konkurso kaj senpaga IKU-libro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1076 (2022-11-10)

Alvoko por la Oratora Konkurso kadre de la 3-a Virtuala Kongreso
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1073 (2022-10-28)

Alvoko al partopreno en la 74-a okazigo de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2023
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1063 (2022-08-30)

Paola Cereda: honora prezidanto de la 2-a Interkultura Novelo-Konkurso (INK)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1062 (2022-08-29)

Rezulto de la Belartaj Konkursoj 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1053 (2022-08-08)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022