Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 470 (2012-09-06)
Barbara Pietrzak alvokas por efika informado

Karaj Gekolegoj,

Kvankam ankoraŭ freŝaj estas la rememoroj pri la pasintaj feriaj semajnoj kaj Esperanto-aranĝoj, la komenco de septembro signifas rekomencon de laboro kaj aktivado en niaj asocioj, kluboj kaj rondoj. Tiu laboro daŭris ankaŭ en la pasintaj monatoj, aparte lige kun la 125-jariĝo de Esperanto, pasinta la 26-an de julio. En diversaj lokoj estis organizitaj porokazaj eventoj; multaj esperantistoj tiuokaze estis intervjuitaj en publikaj radiaj kaj televidaj programoj. Espereble jarfine eblos legi raporton pri la tutjara esperantista engaĝiĝo.

Eĉ se la tago pasis, la fakto de Esperanto funkcianta seninterrompe de pli ol 125 jaroj daŭre estas utiligebla en nia rekomenciĝanta laboro, precipe sur la informa kampo.

En septembro jam tradicie kiel datojn aparte taŭgajn por la ekstera informado ni utiligas kaj rekomendas la Internacian Tagon de Paco (21.09) kaj la Eŭropan Tagon de Lingvoj (26.09). Ambaŭ en 2012 estas festataj la 11-an fojon. En diversaj retlistoj jam eblas legi pri kelkaj entreprenitaj kaj planitaj agadoj. Estas tamen ankoraŭ tempo tiajn agadojn entrepreni en aliaj lokoj, kie laboro nur nun rekomenciĝas.

En la kunteksto de la Internacia Tago de Paco, kies celo estas subteni la ideon de paca kunvivado de popoloj kaj nacioj, estas utiligeblaj kaj reliefigendaj tiuj vortumoj de la Kongresa Rezolucio de la Hanoja UK, en kiuj estis konfirmita la graveco de lingvo konstruita sur la idealoj de paco, amikeco, kaj reciproka respekto, kiu lingvo, t.e. Esperanto, proponas kulturon de paco, kiun kunkonstruas en egaleca etoso homoj el ĉiuj kontinentoj.

La Eŭropa Tago de Lingvoj la 26-an de septembro estas konceptita kiel tago plialtiganta la konscion de milionoj da eŭropanoj pri la multlingveco kaj multkultureco de Europo, kiel tago instiganta ilin lerni fremdajn lingvojn. La premiso estas, ke ĉiu loĝanto de Europa Unio parolu almenaŭ du fremdajn lingvojn.

Tamen la lingvorealon en EU konsistigas ne sole la oficaj lingvoj de la Unio, sed ankaŭ pli ol 60 regionaj kaj minoritataj lingvoj. Samtempe kun la kreskanta nombro de enmigrintoj en Eŭropo aperas ĉiam pli da novaj lingvoj; tiel i.a. en Londono, Parizo, Bruselo kaj Berlino aŭdiĝas eĉ po kelkcent lingvoj ĝis antaŭnelonge en Eŭropo ne uzataj. Tia estas la lingva realo en Eŭropo, en kiu praktike la internacian rolon arogis al si la plej forta nacia lingvo. Do eĉ kono de du-tri fremdaj lingvoj ne certigas egalnivelan, justan interhoman kaj interkulturan komunikadon.

Tiu situacio pravigas nin atentigi pri la 125 jarojn funkcianta Esperanto, kiu – kiel vortumas la nunjara Kongresa Rezolucio - proponas praktikan kaj potencan rimedon por rekta kontakto, reciproka interkonatiĝo kaj profunda amikiĝo.

Nia informa porekstera agado ne finiĝos en septembro. Jam nun oni notu du laŭvicajn tagojn, taŭgajn por nia interna laboro sed ja ankaŭ por la ekstera informado: la Ago-Tago (la unua sabato de oktobro) kaj la Zamenhof-Tago (la 15-a de decembro).

Sukcesan kaj efikan informan laboron deziras kun la espero legi multajn raportojn,

Barbara Pietrzak
Ĝenerala Sekretario de UEA, estrarano pri informado

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: ttt.uea.org/gk/470a1

El Gazetaraj Komunikoj

Alvoko por la Oratora Konkurso kadre de la 3-a Virtuala Kongreso
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1073 (2022-10-28)

Alvoko al partopreno en la 74-a okazigo de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2023
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1063 (2022-08-30)

Faka Forumo dum la UK 2022: alvoko al Fakaj Asocioj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1050 (2022-07-29)

Partoprenu UK-on: alvoko por volontuloj en Montrealo, 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1042 (2022-06-13)

Pli justa kaj pli efika Eŭropo - Alvoko de la konferenco pri la Estonteco de Eŭropo al EU
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1038 (2022-05-24)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022