Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internekiu faras kion? › komitato

La Komitato de UEA

La Komitato estas la supera gvid-organo de UEA. Ĝi havas la rajton fari ĉiujn decidojn pri la direkto de la agado kaj pri unuopaj agadoj. Ĝi ankaŭ rajtas fari ĉiuj decidojn pri administrado, financaj planoj, ktp. La komitato kunsidas ĉiujare dum la Universala Kongreso kaj laboras perpoŝte dum la cetero de la jaro. La komitatanoj havas trijaran oficperiodon.

Komitatanon A nomas la landaj asocioj (proporcie al la membronombro), aliĝintaj fakaj asocioj (po 1), TEJO (2) kaj la observantoj (po 1).

Komitatanon B elektas la individuaj membroj.

Komitatanon C elektas la komitatanoj A kaj B por havi en la Komitato personojn kun aparte bezonataj spertoj.

Observantoj reprezentas la landajn asociojn kun malpli ol cent membroj.

Pli detale pri la komitato kaj komitatanoj legu en la Statuto de UEA kaj la Ĝenerala Regularo de UEA.

Se vi havas proponojn pri la agado aŭ ĝenerala funkciado de UEA, se vi havas plendojn aŭ simple se vi havas informpetojn, bonvolu turni vin unue al komitatano, kiu reprezentas vian landon aŭ vian asocion aŭ kiun vi pli bone konas.

La listo de komitatanoj/observantoj

La mandato de la nuna Komitato daŭros ĝis julio 2010.

Armenio: O: S-ino Lida Elbakjan

Aŭstralio: A: S-ino Miranda Lutz

Belgio: A: S-ino Flory Witdoeckt, C: S-ro Paulo A.N. Branco, C: S-ro Marcel Delforge

Benino: A: S-ro Latifou Gbadamassi

Bosnio-Hercegovino: A: F-ino Vildana Delalić, A: S-ro Haris Subašić (TEJO)

Brazilo: A: S-ro James Rezende Piton

Britio: A: S-ino Helen Fantom

Bulgario: A: S-ino Mariana Petrova Evlogieva

Burundo: A: S-ro Jérémie Sabiyumva

Ĉeĥio: A: D-ro Petro Chrdle

Ĉilio: A: S-ro José Antonio Vergara Olavarría (ISAE)

Ĉinio: A: S-ro Yu Tao, A: S-ro Wang Ruixiang

Danio: A: S-ino Ileana Schrøder

Ebur-Bordo: A: S-ro Antoine Kouablan Kouassi

Estonio: A: S-ro Ahto Kaljusaar

Finnlando: A: S-ino Anna Ritamäki, B: D-ro Jukka Pietiläinen

Francio: A: S-ro François Bartsch, A: S-ino Claude Nourmont, C: S-ro Philippe Chavignon

Germanio: A: D-ro Ulrich Lins, A: S-ro Martin Schäffer

Hinda Unio: A: D-ro A. Giridhar Rao, C: D-ro Probal Dasgupta

Hispanio: A: S-ro Jesús Miguel Garcia Iturrioz, C: S-ro Josep Franquesa Solé

Hungario: A: S-ro Imre Szabó, A: S-ro József Baksa, A: S-ro István Gulyás (IFEF), A: D-ro Imre Ferenczy (UMEA)

Irano: A: S-ro M. Reza Torabi

Irlando: O: D-ro Seán Ó Riain

Islando: O: S-ro Hilmar Jón Bragason

Israelo: A: S-ro Eran Vodevoz, C: Prof. Amri Wandel

Italio: A: D-ro Renato Corsetti, A: D-ro Inĝ. Ranieri Clerici, A: D-ro Gianfranco Polerani (IKEF), C: S-ino Michela Lipari

Japanio: A: S-ino Tahira Masako, A: S-ino Syôzi Keiko, C: S-ro Hori Yasuo

Kanado: A: S-ro Yves Bellefeuille

Kongo, DR: A: S-ro Aimé Ntoto Zola

Korea Resp.: A: D-ro Park Wha-Chong

Kroatio: A: S-ino Spomenka Štimec, B: S-ino Marija Belošević

Kubo: A: S-ino Maritza Gutiérrez González, C: S-ro Julián Hernández Angulo

Latvio: A: S-ino Biruta Rozenfelde

Litovio: A: S-ro Povilas Jegorovas

Luksemburgo: A: S-ro Brian R. Moon, B: S-ro István Ertl

Madagaskaro: A: S-ino Justine Ralalarisoa

Malto: O: S-ro John Vella-Bondin

Meksiko: O: S-ro Daniel Moreno Martínez

Nederlando: A: S-ino A.J. Bakker-ten Hagen, A: S-ro Atilio Orellana Rojas (ILEI), A: S-ro Robert Moerbeek (LIBE), B: S-ro J.H. Derks, C: S-ino Loes Demmendaal

Nepalo: O: S-ro Mukunda Raj Pathik Wagle

Niĝerio: A: S-ro Prince Henry Ozoemena C Ogúinye

Norvegio: A: S-ro Torstein Kvakland

Nov-Zelando: O: S-ro Bradley McDonald

Pakistano: A: S-ro Jawaid Eahsan

Pollando: A: S-ino Halina Komar, B: S-ro Tomasz Chmielik, C: S-ino A. Barbara Pietrzak

Portugalio: O: S-ro Miguel Faria de Bastos

Rumanio: A: S-ino Aurora Bute

Rusio: A: S-ro Andrej Grigorjevskij

Serbio: A: S-ino Terezija Kapista

Slovakio: A: Inĝ. Juraj Gondžúr, A: S-ro Peter Baláž (TEJO)

Sud-Afriko: O: S-ro Colin S. Beckford

Svedio: A: S-ro Roland Lindblom

Svislando: A: S-ino Mireille Grosjean

Taĝikio: O: S-ro Firdaŭs Ŝukurov

Togolando: A: S-ro Gbeglo Koffi

Ukrainio: A: S-ro Eŭheno Kovtonjuk

Usono: A: S-ino Lucille C Harmon

Vjetnamio: A: S-ro Hoang Ngoc Boi

Lasta ŝanĝo:
2009-07-01
Adreso:
http://uea.org/kiu/komitato.html